Unirea (Bistrița)
Aspekto
Unirea | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo • vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bistrița-Năsăud | |
Alinome | Aldorf (hungare), Wallendorf (germane) | |
Komunumo | Bistrița | |
Iama hungara departemento | Beszterce-Naszód | |
Situo | 47° 10′ N, 24° 32′ O (mapo)47.16055555555624.530833333333Koordinatoj: 47° 10′ N, 24° 32′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 375 m | |
Poŝtkodo | 420005 | |
Loĝantaro | 1.653 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 32456 | |
Unirea [unirja] (hungare: Aldorf, germane: Walldorf) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Bistrița. En 1910 ĝi havis 680 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1956 3 316. Ĝia unua mencio skriba estas el 1295. En la mezepoko ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód vármegye). Administre ĝi apartenas al Bistrița.
La nunan rumanan nomon (= "la unuiĝo") la vilaĝo ricevis en 1959; ĝis tiam oni rumane uzis la hungaran nomon. Laŭ la historiistoj Karl Kurt Klein kaj Ernst Wagner la germana nomo Wall(en)dorf devenas de la fakto, ke la vilaĝo estis fondita de valonaj setlantoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto
-
Unirea
-
Enirejo al Unirea